Knabo kaj kajto

Tradução


Kajto

Compositor: Nanne Kalma, J. Duijs

Rigardante la ĉielon
Post longa atend'
La knabo eksaltas
ĉar leviĝis la vent'
La kajto tre belas
En ruĝa kolor'
Ĝin faris la knabo
Bategas la kor'

Rapide ĝi flugas
Fariĝas malgranda
Laŭte li ĝojas
La ŝnuron tenante
Kia granda sukceso
Post longa labor'
Li firme ĝin tenas
De l'okuloj jam for

Knabo kaj kajto
Kia granda plezur'
Realo kaj revo
Kia bel-aventur'
Knabo kaj kajto
Kia granda plezur'
Realo kaj revo
Kia bel-aventur'

Jen ĝi aperas
En ĉiela lazur'
Jen ĝi forestas
Post blanka nubmur'
Ili kune nun svingas
En bel-harmoni'
Li sentas sin kajto
La kajt' estas li

©2003- 2026 lyrics.com.br · Aviso Legal · Política de Privacidade · Fale Conosco desenvolvido por Studio Sol Comunicação Digital